Kelkaj poemoj


tempo

Trafingre fluas;
konscion luas
la cerbo koste.
Farindoj: poste!
La fojoj vestas
ĉion per vana turment'

Memmoko muĝas;
realon fuĝas
la menso hasta:
okaz' neĉasta!
Kaj tre ĝi estas.
Prie lagiĝas la pent'

reflusas fuŝe ronke rajte
fingrara akvo falas flanke
fiaske rampas flage ŝate
neŝafe ŝipe sene se nur
se nur paf' al ŝirmo flegma
se nur se nur se nur se
misŝalto ŝlifus for sin
ĉu fera ŝoso spuros ŝin
finfine flamu ekmaltim'.

oktobro 1999


[Hometo]
Virtualas vivo via
Kun vi kreskas kvazaŭĝojo.
Finu! Forulino fia!
Finu nun por unu foj'! Ho...
Sentas sin ankoraŭ aĉe
Tiu ĉi tre povra knaĉjo,
Kiu serĉas, vagas, volas,
Kie ĉio tre malmolas,
En tuttera interreto -
Ĝi valoras eĉ ne ete.

marto 1999


Ekzameno


En ekzamen'
Jen reas ĝen':
La sciomank'.
Al Dio dank'
Se tie ĉi
Retrovos ni
respondon. La
petatan ja!

januaro 1999


Trajna trovo


Trajne sin trenas, ĉiutage
L' aĉkontrolisto, malmultage.
Ade ĝi penas, kadukmense
Ĝenon de gusto, sed senpense.

En vagonaro, estis hieraŭ
Min ŝi kontrolis, tamen preskaŭ
De benk' mi rulis, ĉu mi vidis
Ke dum la faro, ŝi plaĉe ridis?

decembro 1998


Mi estas iom sola
Ĉu estas kontraŭvola
Jen tio estas duba
Kompreno estas nuba
Kaj vido maltre klara
Kaj aŭdo malelstara
Min mankas bazaj povoj
Por ĉiuj vivaj movoj
Prefere eble ĉesu
Malvivi plie decus.
Nun iru for
Cent larmoj el
El mia kor'
Kaj min abel'
Pikegis min
Mi perdis ja
ja perdis ĝin

oktobro 1998


Serĉe


Teruriĝinta mi serĉas la vojon
Kiu sin kaŝis sub mian malĝojon
`Ĉu ĝi troveblas en tiu direkto?'
Mi min demandas, decidas nur `ek do'
Ne diferencu, la ajna decido
Vojoj egalis ja tute por vido
Kion mi vidas, fek, damne, diable
Tiu problemo, la mia probable
Ĝenas min troe, kaj mi jam tre emas
Ree komenci la tuton kaj ĝemas
`Ĉu eble ĉi tiel aŭ tamen alie?'
Mi elektadas jam seniluzie

Ho, nia bor'


Ho, nia bor', nun iru pli trankvile
El mont' granita manĝas vi per vor'!
Jam staras ĝi iome malfacile,
Ho, nia bor'!

Ho, nia bor'! Post guta traborado
Ĉu paŝ-atingis celon ni en glor'!
Konstante! Vi persistas pri l' frapado,
Ho, nia bor'!

septembro 1998


Ĉiujn tiujn ĉi poemaĉojn faris Michiel Meeuwissen - al ties paĝo