La Virtuala Esperanto-Kongreso. Kiel jam cxiu el ni auxdis, Esperanto en la interreto floras kaj kreskas. Multaj TTT-pagxoj ekzistas, multaj gxuas viglan retposxtkorespondadon kaj oni povas cxeesti interesajn diskutojn en kelkaj novajxgrupoj (la plej vigla estas soc.culture.esperanto). Krom tio ankaux ekzistas kelkaj ebloj por ecx iom pli rapide komuniki. La plej konataj, inter ne-esperantistoj, estas MUD (multiple user dungeon), kaj IRC (internet relay chat). MUD estas la plej tradicia, kaj uzas la programon telnet. Telnet estas programo kiu vin konektas al alia fora komputilo. En tiu komputilo funkcias la programo, en kiu multaj povas partopreni samtempe. Kutime estas ia virtuala mondo en kiu oni povas renkonti aliajn kaj gajni poentojn pro malamike aux amike agi al aliaj. Oni ankaux povas nur uzi por babili aux ecx paroli. La dua, pli moderna, eblo estas IRC. Per IRC oni nur povas babili. Oni bezonas specialan programon, kiu konektas vin al iu IRC-servilon, kaj tiu estas ligita al unu el la ekzistantaj IRC-retoj (EFNet, DALnet, ktp). Cxiu uzanto povas krei `kanalon' (babilejon) en IRC aux aligxi al kanalo de iu alia. Cxiu kiu uzas la saman kanalon vidas tion kion la aliuloj diras. Oni povas kompreneble IRC-umi esperante. La uzata kanalo por tio estas #esperanto. Mi spertis ke kutime vespere oni havas bonan sxancon trafi iun. Bona nederlanda servilo por EFnet estas ekzemple irc.sci.kun.nl (Do uzu IRC-programon, kiel MIRC, kontaktu tiun adreson, kaj elektu la kanalon #esperanto.). Sed pli bona por babili esperante estas, laux mi, la VEK-ejo. Do la ejo de la Virtuala Esperanto-Kongreso. La VEK-ejo similas al MUD, gxi estas programo en fora komputilo kiu simulas iun virtualan mondon. Cxi-okaze la virtuala mondo estas kongresejo de Esperanto-Kongreso. Oni do povas sin movi, kaj babili kun aliaj. Ankaux eblas, aldone, skribi mesagxojn al aliaj VEKanoj, ankaux se ili ne cxeestas, aux skribi publikajn mesagxojn. Oni povas krei sinpriskribon, tiel ke cxiu cxiam povas eltrovi kiu vi estas. Ankaux gravas ke la VEKejo povas bone agi pri niaj karaj supersignoj. Do resume, gxi estas pli pova ol IRC en kiu oni nur povas babili, kaj oni nur bezonas telnet-programon, kiun cxiu alreta komputilo havas aux almenaux havu. Oni povas VEKumi per uzi telnet-programon kaj kontaktu al la adreso ford.zait.uni-bremen.de 3000. La 3000 tre gravas, gxi estas la numero de la `pordo' (IP port). Ne cxiu telnet-programo priagas tiun same. Informo pri VEK-ejo trovigxas je http://ford.zait.uni-bremen.de/Esperanto/VEK/. Se vi ne sukcesas aligxi, ne hezitu retposxti al mi. (meeuwiss@fys.ruu.nl). Gxis la en la VEK-ejo!