Hejmpaĝo de Miĥil'
    
      Angla,
      Nederlanda,
      Tokipono
    
    
    
    
    Bonvenon en mia hejmpaĝo!
    
      Mi estas Michiel Meeuwissen, ne plu
      komencanta esperantisto. Se vi vidas bildojn entute, tiam vi eble demandas vin,
      kion tiu besto jen apuda ĉi tie faras. Mi povas sciigi vin ke mi metas ĝin
      ĉi tien nur por tio ke ĝi pliinteresigu ĉi tiun paĝon iomete. La cetero
      ankaŭ interesas, kompreneble, sed ĉiam bone estas esti
      malriskema.
    
    
      Esperantaĵoj kiujn mi faris:
    
    
      Literaturaj tradukoj kaj tiaj:
    
    
      -  Mia traduko
      Fromaĝo
      (novelo de la flandra verkisto Willem
      Elsschot). Multe de ĉi tiu mi tradukis kiel komencanto, sed mi
      ankoraŭ provas plibonigi ĝin. Do bonvole sendu al mi la erarojn
      kiujn vi trovos.  Ĉiuokaze ĉi tiu granda laboro ege helpis min
      lerni esperanton.
      
 
      - 
        Vi povas legi informon pri Elsschot ĉi tie
      
 
      - 
        En `Fromaĝo' aperas poemo, sed en tiu la ĝusta ritmo perdiĝis. Mi do denove
      provis en La edzeco
 
      - 
        Ankaŭ la germanan mi volis lerni do mi provis traduki `Vor dem Gesetz'.
        Esperante ĝi fariĝis Antaŭ la Leĝo. Mi ricevis
    multe da helpo pri ĉi tio, do mi aŭdacas aserti ke ĉi tiu traduko eble eĉ
    bonas.
  
 
  - 
    Pli nova entrepreno post tio fariĝis traduko de bildrakonto de
    Marten Toonder. En Nederlando li estas fama pro la stranga
    lingvuzo, kaj do traduki povus esti interesa afero.  Pli ol
    trionon de la paĝoj el la libro `De Bovenbazen' (La Ĉefestroj)
    mi jam faris, kun helpo de Johan Bleij kaj Linda Brussaard.
 
  - 
    Poemoj kiujn mi antaŭ nelonge aŭ antaŭ longe
    verkis.
 
  - 
    La profitulo Pri ĉi tiu nederlanda novelo de
    Nescio mi ankaŭ okupiĝis. Kiel Elsschot ankaŭ tipe nederlanda (aŭ `de
    nederlandflandra kulturo'). Timeblas ke neniu alia komprenas.... Sed tamen mi
    tre konsilas al ĉiu legi tiun ĉi tradukaĉon! Aŭ eĉ nur rigardi la paĝon,
    ĉar tiun ĉi tradukon mi eĉ ilustretis.  
 
  - 
    Saidjah kaj Adinda Tiun ĉi ĉapitron el `Max
    Havelaar' jam kelkaj tradukis. Mi antaŭ kelkaj jaroj tamen nesciante tion
    ankaŭ provis, kaj kiel fingroekzercon mi plibonigis kaj eĉ pretigis ĝin
    antaŭnelonge. Alia traduko ankoraŭ aĉeteblas ĉe UEA, mi ne konas ĝin, sed
    kompreneble mi ankaŭ esperas ke vi aĉetu tiun.
    
 
  - 
    Karaktero La unuaj ĉapitroj el la fama libro de
    Bordewijk. La filmo de la reĝisoro Mike van Diem en 1997 gajnis la
    Oksar-premion por la plej bona eksterlanda filmo.
    
 
  - 
    La prunoarbo Elnederlandigita fama poemo de
    Hiëronymus van Alphen.  
 
  - 
    Apenaŭ menciinda estas La vesperoj
  
 
  - 
    La elektrilo de Wimshurst.
    
 
  - 
    Kaj kelkaj aferoj kiujn mi nur entajpis:
    Poemoj de Achterberg
    La Nederlanda himno (el la Belga antologio :-) )
    
 
  - 
    Kaj jen poemo/rakonteto kiun mi tradukis
    el la Afrikansa lingvo. Temas pri ŝtelita televidilo, kaj ial mi
    trovis la originalon sufiĉe amuza..
  
 
    
  - 
    Memoro pri Holando. Poemo de Hendrik Marsman. Tre fama.
  
 
    
 
  Aliaĵoj:
  
  Se vi serĉas min, vi havas bonan ŝancon en la
  Virtuala
    Esperanto-Kongreso.
  Mi kreis liston de hejmpaĝoj de aliaj uloj
  kiuj kelkfoje vekumas.
  Bedaŭrinde, nenio plu estas legebla en esperanto (nu, ne estas tiom malmulte).
  Se vi kapablas legi la Anglan, aŭ la Nederlandan
  mi referencas al miaj respektivaj paĝoj.
  Mia bildo,
  Mia timo,
  Mia voĉo  
  
  
Interesaj memfaritaj bildoj (sub ili estas interesaj Java-apletoj)
  
    
  
  
    
  
Ĉu bela? Sur la ruĝa linio Mekko estas precize orienten.